martes, 31 de enero de 2012

KAPRICO (Capricho)

1. Subita, nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo: /Voluntad súbita, inconstante, imprevisible y sin motivo:
  • Mi ne atentas ĉiujn kapricojn de la infanoj. /No atiendo todos los caprichos de los niños.
  • Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. /No existe juventud sin caprichos, ni vejez sin malicias.
  • Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino. /Una novia caprichosa quedará soltera eternamente.
  • Ĉesu konduti kaprice, alikaze vi restos hejme! /¡Deja de conducirte en forma caprichosa, si no, te quedarás en casa!
  • Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. /En estómago vacío, el paladar no tiene caprichos.
2. Neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo: /Imprevisible, aparentemente sin motivo, cambio extraño:
  • Tio estas nur kapricoj de la modo./Eso es solamente caprichos de la moda.
  • Kiam finiĝos ĉi tiu kaprica pluvo? /¿Cuándo terminará esta lluvia caprichosa?

No hay comentarios.: