miércoles, 1 de febrero de 2012

LIGI (Atar, ligar)

1. Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno kaj simile, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon: / Fijar, atar con una cuerda, cadena, etc., impidiendo el movimiento o la separación:
  • Mi ligis mian hundon per ĉeno. / Até a mi perro con una cadena.
  • Ni alligis la boaton al bordo. / Amarramos el bote a la orilla.
2.  Limigi ies liberan agadon: / Limitar la libre acción de alguien:
  • La prelego ligis ĉies intereson. / La conferencia capturó el interés de todos.
  • Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas. / La ley encierra al torpe, hace fuerte al diestro.
  • Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis. / Hacerse novio – para atarse para siempre.
3. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco: / Juntar varios asuntos por alguna relación de secuencia, vecindad o causalidad:
  • Ligu la literojn en la skribado. / Liga las letras en la escritura.
  • Li parolas sen senco kaj sen interligo. / Él habla sin sentido y entrecortado.
  • Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj. / Existe una pequeña atadura entre ambas preguntas.
  • Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas. / A menudo ligaba un insensato, y no puede separar a los sensatos.
4. Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: / Unir varias personas por relaciones amistosas o iguales objetivos:
  • Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo. /  La misma idea me une con mis amigos.
  • La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo). / El informe ya se envió a todos los ligistas (partidarios de la Liga)
  • Ni kunligis niajn fortojn./ Nosotros unimos nuestras fuerzas.
5. Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: / Hacer posible la comunicación entre varios lugares:
  • La ponto ligas du urbojn. / El puente une dos ciudades.
  • La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias. / El enlace a mi página de internet ya no funciona.

No hay comentarios.: