1. Malsupra, subportanta parto de objekto: /Parte inferior, soporte de un objeto:
- Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo. /La gente dejó flores en la base de la estatua.
- La domo baziĝas sur dika masonaĵo. /La casa tiene su base sobre una maciza albañilería.
- Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo. /Las hojas de base crecen en la base, la parte radical del tallo.
2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa: /Aquello, sobre lo que se ha construido algo espiritual o mental:
- Via suspekto havas nenian bazon. /Tu sospecha no tiene base.
- Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. /No existe estornudo sin nariz ni hecho sin base.
- Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo. /Basa tu opinión sobre algún ejemplo concreto.
- Nia metodo estas bazita sur la praktiko. /Nuestro método está basado en la práctica.
- Tio estas nur senbaza teorio. /Eso es sólo una teoría sin base.
- Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj. /Nosotros editamos el libro sobre la base de narraciones de diversas personas.