domingo, 6 de julio de 2008

KONKRETA ( concreto,a)

Esprimanta realaĵon; perceptebla per la sensoj:
  • Ĉu vi povas doni konkretan ekzemplon?
  • Kiel konkrete mi povas helpi al vi?
  • Iam tio ŝajnis revo, sed nun tio fariĝis konkretaĵo.
  • Mi ankoraŭ devas konkretigi mian ideon.
  • Esperantaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esperantismo.
  • Nia revo konkretiĝis en bela libro.
  • Viaj planoj estas tre malkonkretaj.

DISKUTI ( discutir)

1. Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo:
  • Mi ne volas pri tio plu diskuti.
  • Nia diskuto ne daŭris longe.
  • La demando estas diskutebla.
  • Tiu afero estas nediskutebla en nia lando.
2. Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando:
  • Oni longe diskutis pri tiu propono.
  • Mi submetis la projekton al publika diskutado.
  • La demando estas diskutinda, mi pensas.
  • Ni pridiskutis la politikon de la partio.
  • La leĝo estis akceptita sendiskute.

KONSTRUI ( construir )

1. Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon:
  • Ni volas konstrui la domon.
  • Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
  • Nenia konstruo povas esti sen bruo.
  • La plejparto de la konstruaĵoj estis disfaligitaj tiutempe.
  • Ĉiuj konstruistoj rekonstruas al urbon post la tertremo.
  • Per saĝo konstruiĝas domo.
2. Aranĝi la partojn de tuto en bona ordo:
  • Vi tre sukcese konstruis la teatraĵon.
  • La viro estis bone konstruita.
3. Ellabori, produkti mekanikaĵon:
  • Kion vi konstruas?
  • La konstruado daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn.
4. Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo:
  • Ni provu konstrui pacon de la mondo.

PREĜI ( orar, rezar )

Turni sin al Dio aŭ al alia objekto de kulto por tiun honori, aŭ danki, aŭ peti de tiu favoraĵon:
  • Patrino preĝis pri sia infano, ke li restu viva.
  • Preĝu kore kaj laboru fervore.
  • Ŝi preĝadis ĉiuvespere.
  • Post la batalo preĝo ne helpas.
  • Mi esperas, ke Dio ekaŭdos mian preĝan peton.
  • Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
  • Malriĉa kiel muso preĝeja.
  • Post la tablopreĝo sekvis vespermanĝo.

FIRMA ( firme)

1. Ne aŭ nur malfacile cedanta sub pezo, premo, peno kaj simile:
  • Ĉi tiun muron ni ne povos rompi, ĉar ĝi estas firma.
  • Ili marŝis sur firmaĵo (firma grundo).
  • La betono ankoraŭ ne firmiĝis.
2. Tiel fiksita, ke ne eblas ŝanceliĝo:
  • Mi tenis ĝin per firma mano.
  • Li firme sidis en la selo.
  • Necesus ŝanĝi kelkajn seĝojn, ĉar ili estas iom malfirmaj.
3. Prezentanta senŝanĝemon, konstantecon:
  • Mia decido estas firma kaj vi neniel povas influi ĝin.
  • La firmeco de via karaktero estas samtempe avantaĝo kaj malavantaĝo.
  • Ni ŝatus firmigi niajn rilatojn.
  • Tiu okazo malfirmigis mian volon.