1. Malgranda ĉambro por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo kaj simile:
- La krimulo estas en la ĉelo nun.
- Li havas nek ĉelon, nek kelon.
2. Ĉiu el
la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun
la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon:
- Abeloj tenas mielon en sesflankaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj kaj ankaŭ kiel provizon por la vintro.
3.
La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas
la vivulajn histojn aŭ
la tuton
de la unuĉelaj vivuloj:
- Ĉiu vivulo konsistas el ĉeloj.
- La ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn.
- Amebo estas unuĉelulo.
- Nervoĉelo estas ĉelo, funkcianta en la nervosistemo.
4. Ĉiu el
la kvadrataj dividaĵoj
de surfaco:
- Ŝaktabulo havas 64 ĉelojn.
- Ŝia jupo estis farita el ĉela ŝtofo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario