sábado, 30 de junio de 2007

PEZI

1. Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton:
  • La valizo pezas dudek kilogramojn.
  • Malgranda pezo, sed granda prezo.
  • Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
  • Via pakaĵo havas plipezon de du kilogramoj.
  • Mi perdis la egalpezon kaj falis.
2. Sentigi al iu tian premon aux tiron:
  • La katenoj tro pezis por rapide iri.
  • Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
  • Mi estas malpeze vestita.
3. Esti preme gxena, laciga, sufoka:
  • Mi ne povas forgesi la zorgojn, kiuj tiel pezas sur mia koro.
  • Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
  • Pro la pezeco de stomako mi sentas min malbone.
  • Tiu ĉi sciigo pezigos la korojn.
4. Havi gravecon, influon:
  • La vorto de nia estro pezas (havas influon).

No hay comentarios.: