1. Farata laŭ ĉiuj sanktaj ritoj aŭ ĉiuj etiketaj reguloj:
- Mi plenumis mian solenan promeson.
- La edziĝa soleno estos en la nova preĝejo.
- Hodiaŭ ni solenas nian geedziĝon.
- Infanoj jam atendas la solenadon de la Kristnasko.
2. Aranĝata kun pompo, ĉar plena
de graveco kaj atentindeco:
- Baldaŭ okazos solena malferma parolado de la kongreso.
- Li solene deklaris pri sia foriro.
- Mi ne volas partopreni ĉiujn solenaĵojn de la kongreso.
- En la aranĝo devas esti multe da soleneco kaj muziko.
- La prezentadon ni ekvidos en la solenejo.
3. Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aŭ ago:
- Ŝi eniris per solenaj paŝoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario