miércoles, 27 de junio de 2007

SPRITA

1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj:
  • Li estas sprita kaj bone edukita.
  • Post iom da vino li farigxis spritulo.
  • Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie.
2. Montranta tian mensan viglecon:
  • Ni kun plezuro aŭskultis liajn spritajn anekdotojn.
  • Sprita vorto tentas, nenion atentas.
  • Plej bona sprito estas silento.
  • Vero ne bezonas mediti nek spriti.
  • Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon.
3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn:
  • Vi estas sprita organizanto.
  • Multe da sprito, sed neniom da profito.

No hay comentarios.: