miércoles, 27 de junio de 2007

KURSO

1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ metio:
  • Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
  • Ĉiuj kursanoj estas tre diligentaj.
2. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn:
  • La ŝipo tenis sian kurson suden.
  • La buso kursas laŭ difinita marŝruto ene de la urbo.
  • Ĉi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.
3. Kurzo:
  • La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
  • Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia leĝa valoro / cirkuligis novan moneron kun leĝa valoro).

No hay comentarios.: