1. Firme senmovigi per almeto
de io aŭ al io:
- Ni fiksis afiŝon al la muro.
- Nia ŝipeto fiksiĝis en la sablaĵo.
- Alfiksu lampojn al la muro.
2. Pli-malpli longe teni en unu direkto:
- La hundo fiksis sian rigardon sur la kato.
- Li fikse rigardis ŝin kaj ŝi hontiĝis.
3. Fari ion neŝanĝebla, konstanta:
- La formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam.
- Tiu festo ĉiam okazas je fiksa dato.
- Esploro kaj fikso de ĉiuj vortoj postulus multe da tempo.
- Ĉu neniu kontraŭis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto?
4. Fari fotografaĵon nedifektebla
de la lumo:
- Li ŝanĝis la koloron de la fotografaĵo per bano kaj poste fiksis ĝin.
- Mi ankoraŭ bezonos fiksilon por fotografaĵoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario