viernes, 29 de junio de 2007

HONESTA

1. Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj (se paroli pri homo):
  • Li estas la plej honesta homo, kiun mi iam renkontis.
  • Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
  • Se vi faros tion, via honesteco estos difektita.
  • Mi ne estas honestulo, sed mi provos pliboniĝi.
  • Ne fidu lin, ĉar li estas malhonesta homo.
  • Mensoguloj kaj malhonestuloj ne estas miaj amikoj.
2. Konforma al tio, kion postulas honoro, devo (se paroli pri ago):
  • Via propono ne estas honesta.
  • Unu fojon sxtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
  • Tiu, kiu vivas honeste, agas juste.
  • Mi konstante instruas al miaj infanoj pri honesto.
  • Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
  • Ĉiuj ekscios pri viaj malhonestaĵoj!

No hay comentarios.: