1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io:
- Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
- Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton.
- Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
- Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon.
- Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj).
2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ:
- Ŝi konservis sian junecon kaj belecon.
- Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
- Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie.
3. Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo:
- Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn?
- Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj.
- Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario