viernes, 29 de junio de 2007

KOMISII

1. Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aŭ klopodo, kiun li devas zorgi aŭ prirespondi:
  • Ili komisiis al mi tradukadon de la libro.
  • Li parolis komisie de la tuta klaso.
  • Mi estis komisiita aĉeti la trinkaĵojn por la festo.
  • Ŝi bone plenumis ĉiujn miajn komisiojn.
  • Hodiaŭ venos lia komisiisto por kontrakti.
  • Li estas fidinda komisiito.
2. Transdoni kiel prizorgotaĵon:
  • Mi komisias al vi mian apartamenton.

No hay comentarios.: