1. Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias:
- Ŝia edzo denove revenis hejmen ebria.
- Li saltas gracie, kiel urso ebria.
- Vera opinio montriĝas en ebrio.
- Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
- Ne miksu ebriigaĵojn!
- Ili ebriiĝis antaŭ noktomezo.
- Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
- Mi verŝis akvon sur lin por ke li malebriiĝu.
- Ni ĉiuj estis ebriaj de feliĉo.
- Sukceso ebriigis lin.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario