1. Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro:
- Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.
- Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
- Ni iris laŭ malrektaj stratoj kaj stratetoj.
2. Kursanta sen interrompoj:
- Ĉu ekzistas rekta trajno al via urbo?
3. Senpera, funkcianta sen interveno
de perilo:
- Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon.
- Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj.
4. Vertikale staranta:
- Ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel kandelo.
- Sako malplena sin rekte ne tenas.
- "Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektiĝis.
- Ŝi staris ĉe la muro kun elrektigita talio.
5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo:
- Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario