viernes, 21 de diciembre de 2007

LIBERA ( libre )

1. Povanta iri laŭ sia plaĉo, ne haltigite de baroj:
  • Mi lasis la hundon libera en la korto.
  • Tute libera, kiel birdo aera.
  • Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
  • Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
  • Li finis sian tempon de mallibereco.
  • Ili perforte min malliberigis!
2. Povanta agi laŭ sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo:
  • Vivu mizere, sed vivu libere!
  • Antaŭparolo liberigas de postparolo.
  • Liberulo iras, kien li deziras.
3. Politike sendependa:
  • Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn!
  • Oni liberigis ŝin el sklaveco.
4. Kapabla memstare pensi:
  • Mi sentas min libera.
5. Kapabla moviĝi sen baro, sen ĝeno:
  • Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo.
6. Disponebla, neokupita:
  • Ĉu la seĝo estas libera?
  • Finfine mi liberiĝis de tiu teda gasto.
7. Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aŭ tempo):
  • Ni flugis en la libera aero.
  • Sola vojo libera al la fundo rivera.
8. Ne submetita al specialaj leĝoj, difinitaj kondiĉoj:
  • La eniro en la koncerton estas libera (senpaga).
9. Senigita je, ŝirmita kontraŭ:
  • Dum miaj ferioj mi volas esti libera de ĉiuj zorgoj.

No hay comentarios.: