1. Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie:
- Mia skribaĵo okupas tri paĝojn.
- Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
- Malamikoj okupis nian urbon.
- Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado.
- Okupantoj ne intencas forlasi nian landon.
- Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn.
- Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min.
- Denove vi okupiĝas pri bagateloj!
- Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa.
- Dancado estas mia ŝatokupo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario