1.
La eksteraj formoj
de religia aŭ civila solenaĵo:
- La sepan de julio okazos multe da edziĝaj ceremonioj.
- Ĉiuj estis vestitaj per belaj ceremoniaj vestoj.
- Geedziĝante oni sekvas ceremoniaron (ceremoniajn regulojn).
- Li estas grava homo, sed lia vizito estis senceremonia ĉi-foje.
- En Japanio mi partoprenis teceremonion, dum kiu mi ĝuis bongustegan teon.
2. Eksteraj formoj, iomete ĝenaj,
de ĝentileco en neintimaj interrilatoj:
- Ne ĝenu vin, do lasu cxiajn ceremoniojn.
- Ne farante pli ceremoniojn, ŝi sidiĝis.
- Li estas ceremoniema homo (amanta ceremoniojn).
No hay comentarios.:
Publicar un comentario