- La infano imitas sian patron.
- Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
- Li ne ŝatas politikistojn kaj ofte imitaĉas ilin.
- Li estas imitanto de mi - li ĉiam vestas sin kaj kondutas kiel mi.
- Ŝia parolo estis bona imitado de la fama aktorino.
- Iu imitis mian subskribon!
- Tio estas nur imitaĵo de oro, sed ne vera oro.
- Ĉu vi pensas, ke diamanto estas neimitebla?
No hay comentarios.:
Publicar un comentario