1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono:
- Ŝi zorgas ne nur pri siaj infanoj, sed ankaŭ pri siaj gepatroj.
- Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
- Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn.
- Hodiaŭ mi devas prizorgi mian frateton.
2. Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita:
- Li zorgas, ke ĉiuj gastoj de la hotelo ricevu ĉion, kion ili deziras.
- Ŝi estas zorgema lernantino.
- Vi malzorgas viajn devojn!
3. Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco
de io, kion oni opinias grava:
- Li tute ne zorgas pri sia estonteco.
- Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
- Nenio min zorgigas.
- Mi asekuris min, ĉar mi antaŭzorgas malsanon kaj alian malbonon.
- Ŝajnas al mi, ke via vivo estas senzorga.
4. Konscience fari, plenumi (taskon kaj simile):
- Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
- Granda ofico - grandaj zorgoj.
- Ŝi ĉiam estas zorge vestita.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario