1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke
la cetero estas libera, ne tuŝante
la teron aŭ plankon:
- Sur la muro pendis belega bildo.
- Tie staris la hundo kun elpendanta lango.
- Malpendigu ĉi tiun pentraĵon, ĉar mi ne ŝatas ĝin!
- Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendaĵo.
- Li donacis al ŝi belajn orajn orelpendaĵojn.
2. Esti levita
de sur
la tero per ŝnuro ĉirkaŭ
la kolo, kaj morti
de premsufoko:
- Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
- Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
- En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
- Pendonto ne dronos.
- Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi.
3. Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi:
- La luno pendis en la ĉielo.
- La balono flugpendis en la aero.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario