martes, 19 de marzo de 2013

FLIRTI (Revolotear; coquetear, flirtear)


1. Delikate, kaprice flugeti: /Volar de manera delicada y caprichosa:
·   La papilioj flirtis ĉirkaŭ floroj. /Las mariposas revoloteaban alrededor de las flores.
·   Ŝi kuris facile kaj flirte. /Ella corría fácilmente y revoloteando.
2. Senpeze, facile moviĝi en la aero tien kaj reen: /Moverse en el aire liviana y fácilmente de aquí para allá:
·   La kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj. /Las cortinas revoloteaban en las ventanas abiertas.
·   Ŝiaj longaj belaj haroj ĉirkaŭflirtis ŝin. /Su largo y hermoso cabello revoloteaba a su alrededor.
3. Amindumi, kvazaŭ flugetante de unu al alia kaj ne celante konstantan ligon: /Coquetear, como si estuviera volando de uno a otro, y no pretendiendo un enlace constante:
·   Ŝi estas flirtema - ŝi ŝatas flirti kun ĉiuj fraŭloj. /Ella es coqueta -  le gusta flirtear con todos los solteros.
·   Mi ne povis elteni lian flirtadon kun la knabinoj kaj forlasis lin. /Yo no podía aguantar su flirteo con las muchachas, y lo abandoné.
·   Ŝi havas sian preferitan flirtanton. /Ella tiene su seguidor preferido.
·   Via flirtaĵo (amindumaj vortoj kaj karesoj) jam tedis al mi! / ¡Tu flirteo (palabras amorosas y caricias) ya me aburrieron!

No hay comentarios.: