martes, 13 de abril de 2010

SIBLI ( silbar )

1. Eligi sonon, similan al longedaŭra "s" / Efectuar un sonido similar a una "s" prolongada:
  • Ĉu vi aŭdas, kiel siblas la vento ekstere? / Oyes como silba el viento afuera?
  • Atentu! Ie proksime estas la serpento - mi aŭdas ĝian sibladon. / Cuidado! En algún lugar cercano está la serpiente - oigo su silbido.
  • La siblajn leterojn elparolu mallaŭte. / La letras silbantes pronúncialas despacio.
  • Siblantaj sagoj timigis la bestetojn. / Unas flechas silbantes intimidaron a las pequeñas bestias.
2. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj / Ser pronunciado con malicia através de dientes apretados
  • Klaĉoj pri ŝi siblis tra la tuta urbeto. / Rumores sobre ella silban por toda la ciudad.
  • Min mirigis ŝiaj vortoj, elparolitaj kun siblo. / Me asombraron sus palabras pronuciadas con silbidos.
  • La malkontenta virino sibladis. / La mujer descontenta silbaba.

No hay comentarios.: