Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, interalie:
1. Posedanto kaj ĉefo de domo, loĝejo, bieno:
1. Posedanto kaj ĉefo de domo, loĝejo, bieno:
- Mi estas mastro en mia domo.
- Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno.
- Mia edzino bone scias la mastrumadon.
- Karaj gemastroj, ni volis danki vin pro tia belega festo!
- Oni trovis la mortinton en tiu senmastra, ruina domo.
- Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
- Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
- Hotelmastro nin tre agrable akceptis.
- Nia mastro estas tre bonkora.
- Li alprenis mastran tonon, kio al multaj laboristoj ne plaĉis.
- Tiam Romo fariĝis mastro de la mondo.
- La tutan mastrecon pri Esperanto Zamenhof transdonis al la esperantistoj mem.
- Li estis mastrema kaj volis ĉion mastri.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario