1. Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero por finveni al interkonsento:
- La firmaoj traktis negocon.
- Ni jam pritraktis vendon.
- Ni devas reciproke intertrakti.
2. Tia- aŭ alimaniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io:
- Ŝi afable traktis la gaston.
- Mi ĉiam traktadis vin kiel mian propran infanon!
3. Metode esplori, disvolvi kaj klarigi temon:
- La aŭtoro en tiu libro traktas tre gravan problemon.
- La traktado de tiu problemo estas sufiĉe detala.
- Mi tralegis ĉiujn liajn traktajxojn (verkojn, en kiuj oni traktas demandon).
4. Modifi per fizika aŭ psika rimedo:
- Kuracistoj traktis malsanulon per antibiotikoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario