sábado, 17 de marzo de 2007

FONTO

1. Loko, kie akvo aŭ alia likvo eliĝas el la tero:
  • La fonto senakviĝis.
  • Ni loĝas en fonta regiono.
2. La elfluaĵo mem:
  • Ĉi tiu fonto estas trinkebla, ĉar ĝia akvo estas pura.
  • Fonto el varma kaj minerala akvo, uzata por kuracado, nomiĝas termofonto.
3. Origino de materia forto:
  • Suno estas fonto de lumo (lumfonto).
  • Gaso kaj nafto estas fontoj de energio (energifontoj).
4. Origino, punkto, de kie oni prenas, akiras ion:
  • Ni devas serĉi aliajn fontojn de enspezoj.
  • Mi dubas, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo.

No hay comentarios.: