viernes, 16 de marzo de 2007

FAJFI ( Silbar )

1. Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laŭ kavigita lango /  Producir sonidos musicales agudos, soplando através de los labios redondeados y con la lengua curvada.
  • Li fajfis por sia hundo (vokante ĝin). /  Él silbó a su perro ( llamándolo )
  • Post lia fajfo la hundo tuj alkuris al li. / Tras su silbido el perro de inmediato corrió hacia él.
2. Produkti analogajn sonojn per sia beko: /  Producir sonidos análogos por su pico:
  • En la arbaro mi aŭdis, kiel bele fajfis iu birdo. /  En el bosque oí como tan hermosamente silbaba algún pájaro.
3. Produkti analogajn sonojn per ilo:/  Producir sonidos análogos por medio de un instrumento.
  • Dum la futbala maĉo juĝisto fajfis per sia fajfilo./  Durante el match de fútbol el árbitro silbó con su silbato.
  • Danci laŭ ies fajfilo./  Bailar según el silbato de alguien.
  • Ekstere estis malvarme kaj aŭdeblis fajfado de la vento./  En el exterior estaba frío y se oía el silbido del viento.
4. Esprimi senton per fajfado: /  Expresar un sentimiento mediante silbidos
  • Mi fajfas pri tio (tute ne zorgas). /  Silbo por eso ( no me preocupa en lo absoluto )
  • Junuloj ekfajfis kiam ekvidis tiun belegan fraŭlinon. / Unos jóvenes comenzaron a silvar cuando vieron a esa señorita muy bella.
  • La teatraĵo estis tre teda kaj pro tio oni ĝin moke prifajfis. /  La obra de teatro fue tan tediosa y por eso se burlaron silbándola

No hay comentarios.: