domingo, 11 de mayo de 2008

HARMONIA (armonía; armonioso, a)

1. Aro da sinsekvaj (en poezio) aŭ samtempaj (en muziko) sonoj, agrabla por la orelo
  • Mankas harmonio en ĉi tiu muziko.
  • Ni ĝuis harmoniajn kantojn.
2. Ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili akordas plaĉe kun la aliaj:
  • Esperanto estas plena je harmonio.
  • La meblaro ne harmonias kun la aspekto de la ĉambro.
  • Necesas harmoniigi la kolorojn de vestoj.
  • La domo estas misharmonia / neharmonia.
3. Akordo de la sentoj inter pluraj personoj:
  • Tio konfuzis harmonion de la ŝtato.
  • En malsata familio mankas harmonio.
  • Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
  • Ni vivas inter si harmonie.
Escrito con el Navegador Flock

No hay comentarios.: