jueves, 29 de marzo de 2012

RETO (Red)

1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj: /Tejido de cuerdas, hilos y similarmente, entrelazados con grandes espacios entre ellos:
  • Mi ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton. /Jugué tenis y la pelota dio en la red.
  • Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn. /Una malla contenía sus bellísimos cabellos.
2. Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn: /Ese tejido, de diversas formas y de dimensiones más o menos grande, usado para capturar animales:
  • La knabino kuris kaptante papiliojn per reto. /La muchacha corría capturando mariposas con una red.
  • Virina rideto pli kaptas ol reto. /Una sonrisa de mujer captura más que una red.
3. Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn: /Ese tejido de grandes dimensiones usado para capturar peces:
  • La fiŝoj rompis nian reton. /Los peces rompieron nuestra red.
4. Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo: /Arreglo de líneas que se entrecruzan con espacios entre ellas, de forma similar a ese tejido:
  • Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj. /Eres inexperto, rodeado por una red de intrigas.
  • Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo. /Él se enredó por las palabras de la boca.
5. Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj: /Sistema de conexiones o instrumentos de comunicación:
  • Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto". /La red mundial computacional se llama “internet”.
  • Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto). /Ayer usé mucho internet: visité muchos portales, envié muchos mensajes electrónicos.
6. Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado: /Grupo de personas que interactúan en una acción común:
  • Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando. /Nuestra firma dispone de una red de trabajadores en todo el país.

No hay comentarios.: