1. Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin, post kiam ĝi reoksigenis la sangon:
- Mi eliros por spiri freŝan aeron.
- Dum la tuta nokto mi aŭskultis lian spiradon.
- Fratino blovis sian spiraĵon sur la vintran fenestron.
- La hundo laciĝis de la kurado kaj spiregis.
- Mi enspiris freŝan aeron kaj tuj eksentis min pli bone.
- La aero de la drinkejo estas tute nespirebla!
- Li estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton.
- Ŝi ankoraŭ spiras!
- Li jam faras la lastan spiron.
- Lasu min spiri, mi petas.
- Permesu al mi ekspiri.
- Ĉiuj liaj vortoj kaj agoj spiras tiun ideon.
- Lia libro elspiras malamon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario