martes, 11 de diciembre de 2007

OMBRO (sombra)

1. Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto:
  • Estis tre varme, pro tio ni sidis en la ombro de arbo.
  • Eble ni trovu iun ombran lokon?
  • Ni promenis en la ombrejoj de la parko.
  • Mi kuŝis en senombra plaĝo.
2. Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron:
  • Mi ankoraŭ ne aldonis ombrojn al la desegnaĵo.
  • La pentristo ombrumis la pentraĵon.
3. Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo:
  • Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
  • Ŝian frunton ombris malĝojaj pensoj.
4. Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo:
  • Timi sian propran ombron.
5. Fantomo de mortinto:
  • Lia ombro ŝajnis klini sin al mia lito.
6. Sensubstanca ŝajno de io:
  • Sur lia vizaĝo aperis ombro de supozo.
7. Ege malgranda kvanto:
  • Ne estas eĉ ombro da danĝero.

No hay comentarios.: