Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon:
- La sola avantaĝo estas, ke neniu nin ĝenos dum tiu tempo.
- La nova sistemo havas kelkajn avantaĝojn.
- Ili proponis al ni avantaĝajn kondiĉojn.
- Tiu medikamento estas avantaĝe anstataŭita de iu nova.
- Malgraŭ la malavantaĝo, kiun spertas parolantoj de nelatinidaj lingvoj, Esperanto estas la plej facila internacia lingvo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario