1. Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj:
- Mi balais la mortintajn foliojn.
- Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
- Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
- Balau vian ĉambron.
- La stratoj estis balaitaj.
- Nova balailo bone balaas.
- Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaaĵujon.
- Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.
- La venkinta partio balais siajn kontraŭantojn.
- La vento forbalais la nubojn kaj la ĉielo denove iĝis bela.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario