1. Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto:
- Kiam li iĝis plenkreska, li foriris en la vastan mondon.
- La parto plej vasta venos la lasta.
- Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
- Ni zorgas pri disvastigado de nia lingvo.
- La malvasteco de lia loĝejo estas terura.
2. Tia, ke ĝi intence ne strikte kovras
la korpon:
- La pantalono estas tro vasta por mi.
- Mi iom vastigis la bluzon.
3. Tia, ke ĝi tuŝas al multaj objektoj, havas grandan amplekson:
- Mi estis surprizita de vasta programo de la aranĝo.
- La vasteco de viaj scioj estas mirinda!
Lia famo disvastiĝis en
la tuta mondo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario