1. Tuto de pezaj objektoj, portataj de iu:
- Mia ŝarĝo estas tre peza.
- Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
- Li laboras kiel ŝarĝisto - li devas transporti ŝarĝojn.
- Venis aŭto kun plena ŝarĝo.
- Ni ne malŝarĝos la aŭton, ĉar tion devas fari aliaj laboristoj.
- Vi devos pagi por tiu superŝarĝo.
- Miaj infanoj ne estas ŝarĝo por mi.
- Ĉiu havas sian ŝarĝon (siajn zorgojn).
- Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
- Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
- Ŝi estis superŝarĝita per ŝuldoj.
- Oni troŝarĝas la lernantojn.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario