domingo, 15 de junio de 2008

ŜTUPO (peldaño, grada)

1. Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon:
  • Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis.
  • Estas tre malfacile iri laŭ la spirala ŝtuparo.
  • Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto.
2. Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-iĝon kaj aliaj:
  • Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos.
  • Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon.
3. Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile:
  • Ŝtupo post ŝtupo li atingis rangon de ministro.
  • La reformoj estis enkondukitaj ŝtupe kaj malrapide.
  • La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro.

No hay comentarios.: