domingo, 24 de enero de 2010

KURAĜA ( valiente, osado)

1. Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero / Sin perder su autodominio, su firmeza de espíritu ante el peligro.
  • Li estas kuraĝa soldato. /Él es un soldato valiente.
  • Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. / Detrás de las barreras el coraje es fácil.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj. / Trás el final de la batalla hay muchos valientes.
  • Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon. / El ejemplo de él envalentonó a todo el ejército.
  • Mi ne estas malkuraĝulo. / No soy un cobarde.
2. Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj kaj simile / Traquilamente enérgico antes las dificultades, ofensas o similares
  • Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ atakoj. / Siempre se mantiene ella valiente contra los ataques.
  • Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. / Quien critica osadamente, actúa él mismo tontamente.
  • Mi ne kuraĝis diri mian opinion. / No osé decir mi opinión.
  • Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio. / Finalmente me envalentoné y dije lo que pensaba sobre el asunto.
3. Karakterizata de tia memregado kaj energio:/ caracterizado por tal autodominio y energía
  • Via konduto estas tro kuraĝa, mi pensas. / Tu conducta es demasiado osada, pienso.
  • Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. / Semblante valiente ante el propio hogar.

No hay comentarios.: