1. Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon: /Cada una de las planchas de piedra o tablas de madera transversales, puestas una tras otra o sobre otra, para posibilitar el paso al subir:
- Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis. /Me resbalé en el peldaño y caí.
- Estas tre malfacile iri laŭ la spirala ŝtuparo. /Es muy difícil ir según la escalera en espiral.
- Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto. /Usa la escalerita para tomar el libro de esa repisa de arriba.
2. Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-iĝon kaj aliaj: /Cada uno de los recursos análogos, usados para subir o bajar, por ejemplo, los listones de una escala, las entradas hechas en un muro de hielo para meter los pies, los anaqueles fijados a un vehículo, vagón, etc., para ayudar a entrar y salir, y otros:
- Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos. /No pongas el pie en la pisadera antes que el tren se detenga completamente.
- Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon. /Nosotros usamos una escala de cuerdas para trepar al barco.
3. Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile: /Cada uno de los grados en el progreso, retroceso, promoción y similares:
- Ŝtupo post ŝtupo li atingis rangon de ministro. /Peldaño a peldaño, él alcanzó el rango de ministro.
- La reformoj estis enkondukitaj ŝtupe kaj malrapide. /Las reformas se condujeron por grados y lentamente.
- La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro. /Los afijos se presentan como un peldaño intermedio entre la gramática y el diccionario.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario