jueves 5 de noviembre de 2009
sábado 31 de octubre de 2009
ĈIFI ( arrugar, estrujar, ajar)
Difekti ion per kunpremo kaj fari multajn senordajn faldojn / Destrozar algo por medio de compresión y hacer muchos dobleces desordenados.
- Ŝi ĉifis lian leteron kaj forĵetis ĝin / Ella arrugó la carta de él y la lanzó.
- La verkisto nur ĉifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan. / El autor sólo arrugó el papel - no logró pensar algo interesante.
- Ordigu vian ĉifitan liton! / Ordena tu arrugada cama!!!
- Silko estas neĉifebla. / La seda es inarrugable.
ZUMI ( zumbar, ronronear, canturrear)
Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri: / Hacer escuchar un ruido continuo, grave y obtuso, si se hable de:
1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon: / insectos cuyo vuelo hace un sonido zzzzzzzz.
- Ekstere zumas abeloj. / Afuera zumban abejas.
- Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj. / A mi me desagradan mucho el zumbido de las moscas.
- Subite mi ekaŭdis zuman sonon. / De repente comencé a escuchar un zumbido.
2. persono murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo/ una persona murmurando o cantando con la boca casi cerrada.
- Ŝi zumis iun kanton. / Ella canturreaba algún canto.
3. konfuza bruo: / un ruido confuso
- En la restoracio neniu zumas. / En el restorán nadie canturrea.
- Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj. / El esposo de ella se fué - le ponían nervioso el ronronear de las lenguas femeninas.
KLAĈI ( murmurar, chismear, decir pelambres)
Babiladi disportante aŭ ripetante malicaĵojn / Charlar dispersando o repitiendo cosas malintencionadas
- Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas. / Esas mujeres solo toman café y murmuran.
- Mi aŭdis klaĉojn pri vi. / Escuché pelambres sobre tí.
- Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj. / Algunos hombres también son chismosos.
- Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi. / Chismosas son mujeres que gustan de murmurar.
VIŜI ( limpiar frotando, secar, fregar )
1. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon / Limpiar un objeto frotándolo con algo que saque el polvo o la humedad
- Mi viŝis la tablon post la tagmanĝo. / Limpié la mesa después del almuerzo
- Li deviŝis ŝviton de sia frunto kaj daŭre laboris. / Él secó el sudor de su frente y continuó trabajando.
- Manviŝilon vi trovos en la banĉambro. / El secamanos lo encontrarás en la sala de baño
2. Forigi malpuraĵon de objekto per frotado / Eliminar impuresas de un objeto frotándolo.
- Necesas viŝi polvon de la tablo / Es necesario limpir el polvo de la mesa.
- Ne sufiĉas nur unu viŝo por purigi ĝin. /No es suficiente solo una fregada para limpiarlo.
- La viŝado daŭris eĉ kelkajn horojn./ La limpieza duró incluso algunas horas.
- Forviŝu la skribaĵojn de la tabulo, mi petas. / Limpia lo escrito en el pizarrón, por favor.
- Tiu honto nenian elviŝiĝos. / Esa vergüenza nada la borrará.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)

