domingo, 1 de marzo de 2009

PIKI ( pinchar, picar, punzar )

1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion / hacer entrar la punta en algo, más o menos profundamente

  • La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron. / la púa del erizo me pinchó el dedo
  • Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi. / Sobre el suelo había un clavo y me pinché en él
  • Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton. / Si calientas serpientes, te enterrarán los dientes
  • Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn. / Debo perforarme las orejas para que yo pueda llevar aros
2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn / Excitar los sentidos en forma aguda y desagradable
  • Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon. / Estaba demasiado frío y el hielo punzaba mi rostro
  • Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno. / No me agrada las pinchadas del sol ardiente
  • Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?! / Qué hago acerca de este punceteo en mis pies?
3. Koleretigi, inciti, vundeti: / enfurecerse, incitar, herir superficialmente
  • Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. / A ti se te predica, y a nosotros se nos pica
  • Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko. / Por una palabra punzante a menudo se pierde un amigo
  • Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas. / El es punzante y a menudo punzantemente habla conmigo.
4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn: / En forma agradable y entusiasta excitar los sentidos
  • La pipro iom pikis la langon. / La pimient algo pica en la lengua
  • Mi ŝatas liajn pikantajn ŝercojn. / Me gustan su chistes picantes

No hay comentarios.: