POPULARA (popular)
1. Facile komprenebla
de ne tre instruitaj homoj:
- Estis facile lerni la lingvon per tiu populara lernolibro.
- La verkisto zorgas pri la populareco de sia verko por ke ĝin komprenu eĉ simplaj homoj.
2. Konata, uzata
de la popolo:
- Tiu opinio estas tre populara en la publiko, sed bedaŭrinde ĝi estas erara.
- Post iom da tempo lernu! populariĝis.
- lernu! popularigas Esperanton.
- Mi okupiĝas pri popularigado de nova kuracmetodo.
3. Amata, admirata
de la popolo aŭ
de aparta homgrupo:
- Li estas tre populara aktoro.
- Ŝi ĉiam estis nepopulara, sed ne malĝojis pro tio.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario