viernes, 7 de diciembre de 2007

KOTO (barro)

1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile:
  • Li havas koton ĉe siaj ŝuoj.
  • Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
  • Kotisto balaas la stratojn.
  • Nia aŭto enkotiĝis.
  • Bonvolu senkotigi viajn ŝuojn, ĉar mi ĵus ordigis la hejmon.
2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo aŭ malpurigaĵo:
  • Amaso da koto estis ĵetita sur lin.
  • Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
  • Ne kotas besto en sia nesto.

1 comentario:

Norberto Díaz Guevara dijo...

Mi ĵus serĉadis tiun vorton barro dum traduka tasko. Tamen, mi celas la hispanlingvan signifon material arcilloso moldeable utilizado en trabajos de cerámica. Ĉu ceramikkoto?