1. Aro
de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon:
- Ŝi havas pacaman karakteron.
- Tia konduto estas por li karaktera.
- Li estis riĉa kaj bone edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera.
2. Morala firmeco, volenergio:
- Granda per la inteligento, ne per la karaktero.
3. Distinga eco, propra al unu afero:
- Bedaŭrinde ne ĉiuj komprenas la karakteron de nia afero.
- Mi havas grandan kolekton da plej diverskarakteraj artikoloj pri ili.
4. Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero:
- Karakteron al kanto donas la tono.
- Mi ŝatas nur karakterhavajn pentraĵojn.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario