1. Plibeligi per aldonaj objektoj aŭ detaloj:
- Mi ornamis la tutan ĉambron per belaj floroj.
- Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
- Ŝi estis la ornamo de la tuta komunumo.
- Antaŭ ilia geediĝo mi okupiĝis pri ornamado de la salono.
- Mi ornamiĝis per oro por la festo.
2. Plibeligi, se paroli pri aldonaj objektoj aŭ detaloj:
- Ĉi tiu monumento estas la plej bela ornamo de la urbo.
- Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
- Kiel bele aspektas tiuj ornamaj arbetaĵoj de la ĝardeno!
- Diversaj ornamajxoj plibeligis la domon.
- Vian stilon necesas ŝanĝi - ĝi estas tute senornama.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario