1. Ĉiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno:
- Avino ĵetis iom da grajnoj al siaj kokinoj.
- Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
- Mi tre ŝatas manĝi grajnaĵon el freŝaj grajnoj.
- Venis tempo por disgrajnigi vinberaron.
- La maizo jam grajniĝas.
- Kion vi intencas fari kun tiuj grajnoj de pomo?
- Sur la fundo de la rivero troviĝas grajnoj da oro.
- Grajneto da vitro penetris en mian okulon.
- La sablo estas grajneca.
- Vi ne havas en la kapo eĉ unu grajnon da saĝo!
No hay comentarios.:
Publicar un comentario