1. Cedi
la proprieton
de objekto, besto aŭ sklavo kontraŭ difinita prezo:
- Li vendis al mi sian komputilon.
- Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
- Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
- Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
- Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
2. Teni stokon da artikloj por
la klientoj:
- Kion oni vendas en tiu vendejo?
- Tio estas ĉiovendejo - en ĝi eblas trovi iun ajn varon.
- La vendado de aŭtoj estas profita.
- La tuta stoko jam estas elvendita (disvendita).
3. Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron:
- Amvendistinoj vendas sin al ĉiu, kiu havas monon.
- Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
- En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konscienco.
4. Perfidi pro mono:
No hay comentarios.:
Publicar un comentario