lunes, 28 de enero de 2013

PARENCO (Pariente)

Homo, havanta kun alia persono komunan antaŭulon, aŭ havanta analogan rilaton, fiksitan de la moroj kaj/aŭ de sociaj leĝoj: /Persona que tiene un antepasado común con otra persona, o que tiene una relación semejante, fijada por mores y/o leyes sociales:
  • Mi ofte vizitas miajn parencojn. /A menudo visito a mis parientes.
  • Malriĉulo parencojn ne havas. /Un pobre no tiene parientes.
  • Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de nia vilaĝeto estas parencaj inter si. /Casi todos los habitantes de nuestra aldea son parientes entre sí
  • Ĉi tiuj lingvoj estas similaj, ĉar ili estas parencaj. /Estos idiomas son similares, porque son parientes.
  • Riĉulo havas grandan parencaron. /El rico tiene una gran parentela.
  • Ni parenciĝis, ĉar niaj infanoj geedziĝis. /Nos hemos emparentado, porque nuestros hijos se casaron.
  • Iliaj trajtoj montras ilian parencecon. /Sus facciones muestran su parentesco.
  • Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj. /Todos los parientes de mi mujer son mis parientes políticos.

No hay comentarios.: