domingo, 7 de octubre de 2012

SKUI (Sacudir, zarandear; agitar; menear)

1. Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi: /Rápida, abrupta y repetidamente hacer tambalear y soltar:
  • Mi forte skuis la tapiŝon por forigi polvon. /Sacudí con fuerza la alfombra para sacar el polvo.
  • Estis multaj pomoj post fruktoskuo de pomarbo. /Habían muchas manzanas tras un zarandeo al manzano.
  • Li ricevis cerban skuon! / ¡Él recibió un sacudón cerebral!
  • Aŭtune forskuiĝas la folioj. /En otoño se sacuden las hojas.
2. Rapide abrupte kaj ripete svingi tien kaj reen: /Rápida, abrupta y repetidamente agitar de allá para acá:
  • Ŝi skuis la kapon kaj mi komprenis, ke ŝi ne konsentas. /Ella meneó la cabeza y comprendí que ella no acepta.
  • La filmo estis amuza kaj ĉiuj tre skuiĝis de rido. /La película era divertida, todos se sacudían mucho de la risa.
  • Forskuu de vi tiujn malbonajn pensojn. /Sacúdete  esos malos pensamientos.
3. Malfortigi, malstabiligi, materie aŭ anime: /Debilitar, desestabilizar, material o anímicamente:
  • Mia sano estas forte skuita. /Mi salud ha sido fuertemente zarandeada.
  • Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas. /La vida no fluye suavemente, siempre golpea y sacude.
  • Lia decido estas neskuebla. /Su decisión no es movible.
  • La proceso senskue daŭras. /El proceso continúa sin agitaciones.

No hay comentarios.: