lunes, 7 de enero de 2013

KONFORMA (Acorde, conforme)


1. Tia, ke ĝia formo estas ĝuste simila al tiu de alia objekto, rigardata kiel modelo: /Aquello, cuya forma es justamente similar al la de otro objeto, observado como un modelo:
·   La kopio de la bildo estas konforma al la originalo. /La copia de la imagen está conforme al original.
·   Plej ofte vorteto "laŭ" montras ion, al kio io konformas. /La mayoría de las veces la palabrita “laŭ” muestra algo, a lo que algo está conforme.
·   Estas granda konformeco pri la opinioj inter mi kaj miaj gepatroj. /Hay una gran conformidad entre las opiniones mías y la de mis padres.
·   Vi bonege interkonformigis la objektojn. /Tu dispusiste muy bien la conformidad entre los objetos.
2. Ĝuste respondanta al tio, kion iu volas aŭ io trudas: /Que responde justamente a lo que alguien desea, o algo impone.
·   Via konduto estu konforma al viaj diroj. /Que tu conducta esté de acuerdo a tus dichos.
·   Ni devas agi konforme al la Statuto de la Asocio. /Debemos actuar conforme al Estatuto de la Asociación.
·   Mi konformigos mian parolon al la publiko. /Yo adecuaré mi discurso de acuerdo al público.
3. Bone akordiĝanta kun, ĝuste taŭga por: /Ponerse bien de acuerdo con, justamente apropiado para:
·   La vestoj de mia fratino estas konformaj al mi. /Las ropas de mi hermana me quedan bien.
·   La profesio instruista montriĝis nekonforma por li. /La profesión de instructor se mostró no adecuada para él.

No hay comentarios.: