miércoles, 27 de febrero de 2013

GARDI (Guardar, custodiar, cuidar; mantener, conservar)


1. Zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron: /Cuidar que la vida de alguien no esté en peligro:
·   La prezidenton gardis eĉ kelkaj korpogardistoj. /Incluso algunos guardaespaldas cuidaban al presidente.
·   Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. /Hasta un lobo teme a un cordero custodiado.
·   Post la falo oni fariĝas singarda. /Tras la caída, uno se hace cuidadoso.
·   La knabo nesingarde trakuris tra la strato. /El muchacho atravesó la calle descuidadamente.
2. Zorgi, por evitigi al iu malbonon: /Cuidar, para evitar un mal a alguien:
·   La hundo bone gardis lin. /El perro lo cuida bien.
·   Sen rigardo, sen gardo. /Sin mirada, sin cuidado.
·   Singardeman Dio gardas. /Dios guarda al cuidadoso.
3. Zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu: /Preocuparse de que algo permanezca en buen estado, que no se arruine:
·   La ĉefo tute ne gardas niajn interesojn. /El jefe no cuida nuestros intereses.
·   Tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta Esperantistaro. /Ese comité existe para la custodia de los intereses de todos los esperantistas.
·   Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. /Se desvalija no al rico, sino al descuidado.
·   La noktogardisto ne aŭdis la ŝtelistojn. /El guardia nocturno no escuchó a los ladrones.
4. Zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron: /Custodiar para que alguien no huya, no cause daño:
·   La gardisto de la malliberejo gardis la krimulojn. /El gendarme de la cárcel custodiaba a los criminales.
·   Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj. /Cuídate de dos barreras: los labios y la dentadura.
5. Ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon: /Proteger, evitar un peligro o un mal:
·   La ĉapelo gardis mian kapon kontraŭ la suno. /El sombrero me resguarda la cabeza contra el sol.
·   Dubo gardas kontraŭ risko. /La duda protege contra el riesgo.
·   La vakcino ne antaŭgardos de tiu malsano! / ¡La vacuna no te protegerá de esa enfermedad!
6. Teni nedifektita aŭ neŝanĝita: /Mantener sin defecto o sin cambio:
·   Mi ĉiam gardos tiun sekreton! / ¡Siempre guardaré ese secreto!
·   Gardu kandelon por la nokto. /Cuida la vela para la noche.
7. Observi, ne forgesi aplikadon de io: /Observar, no olvidar la aplicación de algo:
·   Gardu miajn vortojn en via memoro. /Guarda mis palabras en tu memoria.

No hay comentarios.: